Ĉevalo

♘امیرحسین♞

♘ مدیریت انجمن اسب ایران ♞
Ĉevalo (Equus caballus) estas mamulo el la familio Ekvedoj. Homoj uzas ĉevalojn por transporto kaj sporto, kiel ĉevalvetkuro. Ĉevaloj henas, baŭmas, prancas, kalcitras, trotas, galopas, amblas, falĉas (duonronde movas piedon). Rondira turno trudata de la rajdanto estas volteo. Ĉevaloj facile ektimas, teruriĝas kaj panikita grego stampedas (forkuregas en angora tumulto obsedita de horora frenezo). Oni dividas ĉevalojn laŭ uzeblo (batalĉevalo, kurĉevalo, rajdĉevalo, selĉevalo, ŝarĝoĉevalo, tirĉevalo), laŭ koloroj (blankulo, nigrulo, brunulo, makululo) kaj ĉefe laŭ rasoj (araba, angla, lipicana ktp.). Ĉevalbleko estas heno.

La bredataj ĉevaloj devenas el sovaĝa ĉevalo (Equus przewalskii), ekstermita estis tarpano. Popularaj ĉevaloj el aventuraj romanoj estas malaltaj harditaj preriaj mustangoj, fakte sovaĝiĝintaj breditaj ĉevaloj forkurintaj de siaj mastroj. Ŝatataj malgrandaj ĉevaloj estas poneoj.

Vidu ankaŭ

* Ĉevalo estas ankaŭ grava figuro en ŝako. Vidu: Ĉevalo (ŝako).
* La Troja ĉevalo estis giganta ligna ĉevalo, en kiu kaŝis sin helenaj batalantoj laŭ ideo de Odiseo kaj la Trojanoj mem entiris ĝin en sian urbon; nokte la batalantoj eliris, surprizatakis la gardantojn kaj ebligis al la revenintaj grekoj konkeri la urbon. Nun estas tiel nomataj ankaŭ virusaj programoj, kiuj ŝajnigas helpi la uzantojn, sed en la realo difektas la komputilon aŭ la datumojn. Malutilaj donacoj ĝenerale estas nomataj ankaŭ danaa donaco, ĉar la helenaj batalantoj en la Troja ĉevalo estis el la gento de danaoj.​
 
بالا